Lima 2019: Kubo en la tutamerikaj sportludoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-02 09:13:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kubaj sportistoj en Lima 2019

Havano, 2 aŭg (RHK) La tutamerikaj sportludoj estas oficiale la XVIII-aj ludoj, evento multsporta internacia kiu okazas ĉi-jare en Lima, Peruo, ekde la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto.

Ĝin partoprenas sportistoj el la 41 landoj de Ameriko en 39 sportoj.

En la tutamerikaj sportludoj Lima 2019  la kuba delegitaro lokiĝis en la kvina pozicio kun totalo de 29 medatoj, el ili 10 oraj, 10 arĝentaj kaj 9 bronzaj.

En la ferma sesio de la unua programo fina de boksado, prezentiĝis kvin kubanoj el kiuj kvar gajnis orajn medalojn kaj unu arĝentan.

Aliaj kolektivaj sportoj, kiel basbalo, ne havis bonan rezulton, dum la flugbala teamo gajnis sian prezenton kaj avancas al pliaj matĉoj.

Tuj poste la tutamerikaj sportludoj  efektiviĝos la tutamerikaj sportludoj por personoj kun apartaj handikapoj; ambaŭ eventoj rolos kiel klasifaj pruvoj por la Olimpiaj kaj ParaOlimpiaj  Sportludoj de 2020.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up