Turismo en Kubo kreskas spite al la misinformaj kampanjoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-19 10:44:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel estis  informite, spite al la kampanjoj organizitaj kaj gviditaj de la usona registaro por haltigi la fluon de turistoj al la insulo, Kubo jam ricevis  tri milionojn da eksterlandaj vizitantoj.

La elekto de tiom da homoj viziti la insulon evidentigas la fidon kaj rekonon al tiu ĉi destino, kiu ofertas ne nur naturajn kaj kulturajn allogaĵojn, sed ankaŭ sekurecon, kiel asertas la vizitantoj.

Kubo antaŭvidas plu kreski je nombro da ĉambroj kaj en la konstruo de hoteloj, krome, miloj da ĉambroj estas disponeblaj en privataj domoj, kiu estas varianto tre ŝatata de multaj individuaj turistoj, dezirantaj gustumi la homan proksimecon.

Oni esperas fine de tiu ĉi jaro, ricevi pli ol 4 milionojn 300 mil turistojn. Kompreneble, temas pri granda defio ĉar samtempe ekzistas kampanjoj kaj konkretaj agoj de la usona administracio por timigi eblajn vizitantojn, kaj kaze de usonaj civitanoj ili eĉ ne rajtas turismi nialande, nur kelkaj specialaj permesoj eblas por ili, krom la timigoj pri sekureco, interalie.

Kompreneble, kompletaj falsaĵoj ĉiutage distrumpetataj de diversaj usonaj  funkciuloj kaj de la prezidento mem, por eviti  progreson de la insula ekonomio.

Malgraŭ ĉio, la kubanoj laboras por plibonigi siajn turismajn ofertojn kaj servojn, jen por amantoj de naturo,kaj  por aliaj kiuj preferas la maron, aŭ la kuban kulturon.

La plej popularaj destinoj de turistoj kiam vizitas Kubon estas Havano, la banloko Varadero, la naturparko Viñales en la okcidenta parto de la insulo; en la centro, la kolonia urbo Trinidad, kaj en la oriento estas Santiago de Kubo kaj la urbo Baracoa en la plej ekstrema orienta provinco Guantánamo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up