Ĉio decidita estos farita estas la defio de la kuba ekonomio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-17 17:07:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo jam de pluraj jaroj alfrontas kvazaŭ militon rilate la konstantan sieĝon kaj persekutadon de la usonaj administracioj, kiuj celas iel aliel, faligi la kuban registaron kaj la sekvan  reĝim-ŝanĝon en la insulo. Tio estas fakto, kiun ili proklamas kaj finance subtenas. Kiel ili agas?

Fakte, dum jardekoj kaj eĉ jarcento, la usona reĝimo  uzis kaj eluzis samajn metodojn. La historio estas riĉa je ekzemploj, do, sufiĉos trarigardi ĝin kaj oni trovos samajn trukojn kaj pretekstojn por enmiksiĝi en la vivon de tiu ĉi eta lando.

La  metodo provi kaj  reprovi sufoki la ekonomion estas ĉiam pli forta, aparte, pro la fiaj agoj de la nuna sidanto en la Blanka Domo.

Kaŭze de tiu politiko agresema, Kubo kolizias kontraŭ  enormajn obstaklojn ĉiuspecajn, en la akiro de kreditoj, en la akiro kaj komerco de brulaĵoj, en la libera komercado entute kaj financaj transakcio, ktp. Por Kubo, kaj kontraŭ Kubo ili uzas la plej absurdajn pretekstojn kaj punojn.

En la nuna kunteksto, kiam Kubo jam trapasis sukcese la epidemion de la nova kronviruso, kaj avancas en la vivo-normaliĝo, la prioritato ree estas savi la ekonomion.

 Kompreneble, en la ĉefurbo, Havano, ankoraŭ estas aktivaj kazoj de la malsano, kio iel bremsas la kompletan normaliĝon de la vivo kaj ekonomio. Tamen, la progreso antaŭeniras kaj oni klopodas eviti reaperon de la malsano per daŭraj singardoj kaj uzo de maskoj en publikaj lokoj, interalie.

Tiu ĉi bona panoramo rilate la epidemiologian situacion, igis la registaron avanci en la strategio ekonomia. La kuba prezidento Miguel Díaz-Canal parolis pri tiu ĉi strategio jam aprobita, kiu estas ankaŭ kontinueco de la landa programo ĝis 2030 por fortigi sian ekonomion kaj impulsi la produktivajn fortojn.

Evoluigi la ekonomion signifas oferti pliajn bonfarojn al la popolo; forigi la obstaklojn al la ekonomiaj procezo kaj starigi la gvidliniojn jam aprobitajn tiucele, eldiris la ŝtatestro.

La vojo estas plena je obstakloj kaj la pandemio aldonis pliajn streĉojn al la landa ekonomio, kiu jam antaŭe travivis fortan streĉiĝon. Tamen, la decidoj estis jam delonge prokrastitaj kaj la momento postulas avanci en pluraj agadlinioj, ĉefe impulsante la landan produktadon, fortigante la agrikulturan bazon kaj aliajn iniciatojn, kiuj celas minimumigi importadon kaj kreskigi eksportadon. Jen la defio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up