Kuba prezidento asertas ke 2023 estos pli bona jaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-02 07:43:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 2 (RHK) Dum laborkunsido de la ministra konsilantaro okazinta en tiu ĉi urbo, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke “2023 devas esti pli bona jaro; ni havas ĉiujn bazojn, krom la konvinko, ke ĝi povas esti pli bona jaro”, estis la opinio de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio.

Dum tiu ĉi kunveno estis prezentitaj la ĉefaj aspektoj de la Nacia Ekonomia Plano kaj la Ŝtata Buĝeto por la venonta jaro.

Rilate precipe la kurantan jaron, li komentis, ke "ĝi estis intensa" kaj kvankam oni aplikis plurajn ekonomiajn rimedojn, "ne ĉiuj havos tujan efikon, ĉar ili estas kompleksaj kaj, krome, ĉar ili bezonas superi la inercion de la procezoj".

Venontjare devas esti pli bona, taksis la ŝtatestro, ĉar "ni ĉiuj laboras forte, kaj ni ĉiuj igas la homojn aliĝi al tiu laboro kun la ekzemplo de la kadroj". Devas esti jaro –li substrekis– de intensa kaj inteligenta laboro, por disbati la burokration, por disbati la obstaklojn,  la senmovecon, por disbati la atendon kaj, kompreneble, por daŭrigi la batalon kontraŭ korupto kaj kontraŭleĝecoj surbaze de la adoptitaj regulaĵoj.

Same, li atentigis pri la bezono "atingi la stabilecon de la Nacia Elektroenergia Sistemo", por kiu oni serĉis financadon por  atingi riparojn kaj prizorgadon kaj fini  decembron en pli bona situacio, por tiam daŭre antaŭiri en grupo de investoj.

La Prezidento de la Respubliko ankaŭ insistis, ke oni devas labori en 2023 por redukti la buĝetan deficiton kaj plibonigi la aplikadon de nia imposta sistemo; daŭre mildigi sociajn malegalecojn kaj progresi en la leĝdona ekzercado, kiun la lando proponis.

Estas multe farenda, kaj ni havas potencialon kaj eblecojn fari ĝin; ni devas labori en inteligenta, engaĝita kaj lerta maniero, serĉante multan efektiviĝon kaj  efikecon  en ĉio, kion ni faras, diris la kuba prezidento.

 

Fonto: retejo de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up