Ekvadoro: tago de interkulturo kaj plurnacieco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-10 13:41:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekvadoro celebros la 12-an de oktobro la Tagon de Interkulturo kaj Plurnacieco por honori la diversecon de scioj kiuj kunfluas en tiu sudamerika lando.

La daton dekretis la prezidento Rafel Correa en 2011, por rekonfirmi la rajtojn de la popoloj kaj nacieco kiuj loĝas en Ekvadoro.

La dekreto 910 starigas la celebron kiel korekto de la vera signifo de la 12-a de oktobro kiam oni honorigis la Tagon de la Raso pro la hispana konkero de la originaj loĝgrupoj de Suda Ameriko.

La celo estas impulsi la dialogon inter la diversaj kulturoj kaj scioj, samkiel fortigi la nacian unuecon, precizigas la teksto.

La omaĝa laborprogramo ĉi-jara enhavas pilgrimadon de aŭtoritatuloj landaj ekde la nacia asembleo ĝis la Parko Itchimbía, laŭ informo de la novaĵagentejo Andes.

Aliflanke, oni esperas la subskribon de intenca letero kaj interkonsento nacia inter la ŝtato kaj la civila socio, samkiel elparolo de reprezentantoj el diversaj popoloj kaj naciecoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up