Fidel, homo de universalaj valoroj, asertis la rusa ministro Serguei Lavrov.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-29 10:15:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, 29 nov (RHK) Fidel Castro grave kontribuis al garantio morala en la internacia areno, io kio multe mankas nuntempe, deklaris la ministro pri eksteraj rilatoj rusa Serguei Lavrov, kiu omaĝis la kuban gvidanton en la rusa ĉefurbo.

Mi certas ke jen por la kuba popolo, jen por la rilatoj inter Kubo kaj Rusio, li faris multon pli ol kiu ajn personoj, esprimis Lavrov.

Fidel Castro en ĉiuj aspektoj estis granda persono, eksterordinara personeco kaj tio ankaŭ inkluzivas la kuban popolon, pri kiu li zorgis sian tutan vivon, kaj tiucele agis,  kaj planis, asertis la rusa gvidanto al la informagentejo Prensa Latina.

Tio inkluzivas universalajn valorojn kiel bezono pri libereco, pri la vero, la justico, klarigis la estro de la rusa diplomatio, depost subskribi la kondolencan libron en la diplomatia sidejo kuba en Moksvo.

Ĝuste tio igis lin populara, krom lia volo nerompebla en la defendo de siaj vidpunktoj kaj senmortaj valoroj, kio havigis al li aŭtoritaton en la tuta mondo, li emfazis.

Fidel Castro estis en la komenco de la rilatoj inter Kubo kaj Soveta Univo, samkiel en la nuntempa Rusio, aldonis Lavrov.

 Mi kelkfoje havis la ĝojon dialogi kun li kiam ankoraŭ aktive laboris en 2004, kaj poste, kiam jam ne plu akvitis, mi vizitis lian domon kaj por mi tiaj dialogoj ŝajnas kiel se estus okazintaj hieraŭ, li emfazis.

La pasintan 13-an de septembro, Lavrov prezidis ceremonion en la ministerio rusa, kie oni prezentis la rusan version de la libro Fidel Castro: gerilano de la tempo, okazo en kiu li elstarigis la universalajn trajtojn de la kuba gvidanto.

Tiamaniere oni omaĝis la 90-jaran naskiĝdatrevenon de la Komandanto, kiel nomas lin la rusa popolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up