Kongreso de la asocio de amikeco Italio-Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-10 08:55:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kongreso de amikeco Italio-Kubo

Parmo, Italio, 10 mar (RHK) Kun partopreno de 120 delegitoj en reprezento de ĉirkaŭ 3 mil 500 membroj organizitaj en 68 rondoj tra la tuta eŭropa lando, sesias en tiu ĉi urbo la 12-a kongreso de la Nacia Asocio de Amikeco Italio-Kubo.

Dum tri tagoj la ĉeestantoj revuas la laboron faritan dum la lastaj kvar jaroj, dividas spertojn kaj bonajn praktikojn por plibonigi la funkciadon de la organizo,  kaj elektos novan estraron.

Kuba delegitaro ankaŭ partoprenas la renkontiĝon, gvidata de la unua vicprezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco al la Popoloj (ICAP), Elio Gámez. La kongreso sesias en la hotelo CDH Parma & Congressi.

Laŭ deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la vicprezidanto de la itala organizo kaj sekretario de ties rondo en Romo, Marco Papacci, emfazis la gravecon de la kongreso kiel fekunda spaco de ideoj kaj novaj celoj, subtene al la kuba revolucio, fronte al la plifortiĝo de agresemo flanke de la usona registaro.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up