Kubo fortigas kulturan kunlaboron kun Italio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-24 13:01:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez  pri kunlaboro kun Italio     . Foto: PL

Havano, dec 24 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez agnoskis la potencialojn de kunlaboro kun Italio en sektoroj kiel kulturo, heredaĵo, agrikulturo kaj medio.

Per mesaĝo publikigita en Tvitero, la ministro ratifis la solidarecon kun la popolo de tiu eŭropa lando post videokonferenco kun la ĝenerala sekretario de la Instituto Itala-Latinamerika (IILA), Antonella Cavallari.

IILA estas internacia organismo, kiu impulsas la rilatojn inter Italio kaj Eŭropo kun Latinameriko en diversaj kampoj pere de agoj kaj projektoj kunlaboraj.

Tiucele, la organismo evoluigas plurajn iniciatojn kun la kariba insulo, kie elstaras programoj subtene al integrala rekuperiĝo de la historia centro de Havano kaj la sanktejo El Cobre en la orienta provinco Santiago de Kubo.

La institucio ankaŭ impulsas la kunlaboron pere de kursoj, meitejoj kaj aliaj agoj celantaj aktualigi la sciojn kaj teknikojn de kubaj profesiuloj ligitaj al restaŭrado de la kultura heredaĵo.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up