Supera tribunalo de Brazilo atentos peton de la defendantoj de Lula

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-07 07:47:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo

Braziljo, 7 nov (RHK) La supera kortumo de Brazilo ekzamenos novan peton de liberigo prezentitan de la defendantoj de la eksprezidento Luis Inácio Lula da Silva, enkarcerigita pro supozata delikto de koruptado, laŭ decidis la juĝisto Edson Fachin, kiu antaŭe rifuzis similajn petojn.

Pasintsemajne, la juĝisto Sérgio Moro, kiu komdamnis Lulan, malvalidigis sian neglekton al la politiko kiam jesis al la invito de la elektita prezidento Bolsonaro por gvidi, ekde januaro, la ministerion de justico. En tiu ĉi nova scenejo, la defendantoj de Lula prezentis antaŭ la supera kortumo novan habeas corpus, por peti liberigon, ĉar evidentiĝas la politika malneŭtraleco de la juĝisto Moro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up