Hispana registaro elstarigas viziton de Sánchez al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-23 08:00:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, 23 nov (RHK) La hispana registaro elstarigis la oficialan viziton al Kubo de la prezidento Pedro Sánchez, emfazante ke ĝi malfermas novan ĉapitron en la rilatoj inter du landoj, kiuj havas fortajn ligojn historiajn, ekonomi-komercajn kaj emociajn.

Per komuniko diskonigita en la Palaco de La Moncloa oni asertas ke la vizito de la hispana prezidento al Kubo, komencita ĉi-ĵaŭde, celas normaligi kaj stabiligi la reciprokajn rilatojn kaj restarigi la politikan dialogon je la plej alta nivelo kun la gvidantoj de la insulo.

Temas pri la unua vojaĝo de hispana ŝtatestro al Kubo en la lastaj 32 jaroj, malfermante novan ĉapitron en la rilatoj inter la du landoj.

Dum la unua tago de sia vizito, Sánchez kunsidis kun sia kuba homologo Miguel  Díaz-Canel por “profundigi la dialogon komencitan en ties ĵusa kunsido pasintseptembre en Nov-Jorko kadre de la ĝenerala asembleo de UN.

En tiu renkontiĝo, la socialdemokrata politikisto esprimis al Díaz-Canel la “privilegian lokon de Latinameriko, kaj aparte de Kubo, en la ekstera agado hispana.”

Krome, li esprimis la deziron de la hispana registaro aktive akompani la insulon en la procezo aktualigi ĝian modelon sociekonomian, kaj konfirmis la sindevigon de la hispana kunlaboro en Kubo”.

Fronte al la intereso de siaj respektivaj registaroj por normaligi la politikan rilaton, ambaŭ ŝtatestroj subskribis du memorandojn de interkompreniĝo por starigi mekanismon konsultiĝan pri politiko kaj alian pri kunlaboro kultura, prezicigis la fonto.

Por La Moncloa, la vizito de la ankaŭ gvidanto de la socialista partio laborista hispana, karakteriziĝas pro la grava dimensio ekonomio-entreprenista, tial ke Hispanio estas la tria komerca partnero de Kubo kaj la lando kun pli da entreprenoj en Kubo, ĉirkaŭ 200.

Sánchez vojaĝis al la insulo akompanite de reprezentantoj el la tuta hispana entreprenistaro, kun kiuj oni priesploros vojon por impulsi la pozicion kaj ĉeeston de la hispanaj entreprenoj en Kubo, finis la komuniko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up