Por mi estas honoro ke la usonanoj ataku min, asertas la papo Francisko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-06 08:01:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, 6 sep (RHK) Dum la kutima renkontiĝo de la papo Francisko kun la gazetaro kiu akompanas lin en la aviadilo vojaĝcele, la franco Nicolás Senéze transdonis al li sian novan libron, kie li priparolas la opozicion al la papo inter la plej konservativaj sektoroj de la eklezio en Usono: “Por mi estas honoro ke la usonanoj ataku min”, respondis la papo.

Li aldonis ke “tiu ĉi libro estas bombo” ricevinte la libron kies titolo estas “Kiel Usono volas ŝanĝi la papon”. La supera gvidanto de la katolika eklezio rekonis ke ankoraŭ ne legis ĝin kaj nur scias kelkajn detalojn surbaze de publikigita artikolo en italaj gazetoj, raportis Russia Today.

La heroldo de la papo, Matteo Bruni klarigis ke “en neformala kunteksto la papo volis diri ke ĉiam li konsideras la kritikojn kiel honoro, speciale kiam venas de rajtigitaj pensuloj, kaj ĉi kaze,  de grava nacio”.

La libro de Senéze priskribas la opozicion kiu alfrontas Francisco en Usono, speciale post la publikigo de la apostola alvoko Evangeli Gaudium (La ĝojo de la Evangelio), en kiu li kritikas la ekonomian sistemon kaj la liberan merkaton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up