Papo Francisko bedaŭras finon de paŭzo en Gazao kaj atakon en Filipinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-04 09:25:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La papo ankaŭ faris referencon al la COP28 kiu okazas en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Havano,  dec 4 (RHK) Papo Francis bedaŭris ĉi-dimanĉe, el Vatikano, la plimalboniĝon de konfliktoj kaj tutmonda malsekureco, kiam li aludas al la fino de la paŭzo en la Gaza Zono kaj la terorisma atako okazinta  en Filipinoj.

Post preĝado de la Anĝeluso, la plej alta reprezentanto de la Katolika Eklezio esprimis per retkonekto el la Kapelo de la Domo Santa Marta, ke "en Israelo kaj Palestino la situacio estas grava", ĉar la rompo de la paŭzo "signifas morton, detruon, mizeron" .

En la ceremonio sur la placo Sankta Petro, en kiu, pro la gripo, kiun li suferas, la enkondukan pripenson kaj la vortojn, kiuj sekvas la marian preĝon, estis legitaj de Monsinjoro Paolo Braida, la Supera Pontifiko konstatis, ke “en Gazao estas multe da sufero, mankas bazaj bezonoj"

La Episkopo de Romo reasertis sian esperon, ke "ĉiuj implikitaj povas atingi novan batalhalton kiel eble plej baldaŭ kaj trovi solvojn krom armiloj, provante sekvi kuraĝajn vojojn al paco."

Post la fino de la paŭzo la 1-an de decembro, pli ol 200 palestinanoj, plejparte virinoj kaj infanoj, perdis la vivon pro la trudeniroj de la israela armeo, kiu aliĝis al la pli ol 15 mil kiuj mortis kaj al la 40 mil kiuj estis vunditaj en tiu marborda enklavo, kie loĝas ĉirkaŭ 2,3 milionoj da homoj.

En alia parto de liaj vortoj, post la preĝo, Francisko aludis al la terorisma ago, kiu okazis ĉi-dimanĉe dum meso en gimnazio de la Universitato de Mindanao, en la suda urbo Marawi, Filipinoj, kiu kaŭzis la morton de kvar homoj  kaj vundoj al 42 aliaj.

"Mi estas proksima al la familioj, al la homoj de Mindanao, kiuj jam tiom suferis," li diris rilate la gravajn konsekvencojn de tiu ago, kiu estis postulita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La Papo ankaŭ  referencis al la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo (COP28) okazanta en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiun li ne povis ĉeesti pro sanaj kialoj, kaj certigis ke "de malproksime, mi daŭrigas kun granda atento al la laboro”, kiu tie efektiviĝas.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up