La Papo Francisko bonvenigas la eksprezidenton Lula da Silva

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-13 09:36:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, feb 13 (RHK)  La Papo Francisko akceptas hodiaŭ la eksprezidenton brazilan Lula da Silva en Vatikano, kie ambaŭ dialogos pri gravaj temoj kiel socia malegaleco, malsato kaj maltoleremo en Brazilo kaj la mondo.

La renkontiĝo inter la Papo kaj Lula okazos vespere en la sidejo Santa Marta, kie vivas Francisko kaj plenumas siajn personajn rendevuojn ekster la kutima protokolo de la palaco.

Lula  vojaĝis al Italio post akcepto de la brazila justico prokrasti programitan demandaron por la 11-a de februaro, nun okazonta  la 19-an de februaro.

De antaŭnelonge, la argentina prezidento Alberto Fernández, peranto de tiu ĉi dialogo,  esprimis al Radio Franca Internacia (RFI) ke la episkopo de Kristo estas tre gaja akcepti la eksgvidanton de la metalurgia sindikato brazila.

La brazila teologo Leonardo Boff esprimis ke temas pri kunsido de du grandaj karismaj gvidantoj, agnoskataj tre la tuta mondo. Tio estas bona por la Papo, kiu kolektos spertojn de Lula en la procezo malpliigi la malegalecon.

Laŭ la filozofo, alia esenca punkto en la interŝanĝo estos la rekupero de demokratio, aparte en Brazilo, kiu “estas minacata pro la maltoleremo kaj brutaleco de la rilatoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up