Papo Francisko finas repaciĝan vojaĝon al Kanado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-29 07:53:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meso de la Papo Francisko en Kebekio.   Foto:PL

Otavo, jul 29 (RHK) Papo Francisko finas hodiaŭ sian vojaĝon  repaciĝan al Kanado post pardonpeti al la indiĝena popolo pro la perfortoj de la Katolika Eklezio kontraŭ tiu komunumo.
La Supera Pontifiko foriros ĉi-vendredon   revene al Vatikano el Iqaluit, urbo regata de la indiĝenaj inuitoj kaj ĉefurbo de la kanada teritorio Nunavuto.

En tiu urbo, Francisko planas renkontiĝon kun junuloj kaj maljunuloj kun kiu li finos siajn agadojn en ĉi tiu lando, vizito koncentrita al pardonpetoj por la misuzo kaŭzita al miloj da indiĝenaj infanoj kiuj  ĉeestis loĝktolikajn lernejojn.

La antaŭtagon, la episkopo de Romo festis repaciĝon en la Baziliko de Sainte Anne de Beaupré, en Kebekio, kie li priploris la fitraktadojn de indiĝenaj popoloj.

Antaŭ la skandalo de la malbono kaj antaŭ la korpo de Kristo vundita en la karno de niaj indiĝenaj fratoj, ni mergis nin en amarecon kaj sentas la pezon de la falo, diris Francisko en sia homilio ĉe la plej malnova templo de Nordameriko.

“Kial ĉio ĉi okazis? Kiel io tia povus okazi en la komunumo de la sekvantoj de Jesuo?" aldonis la Episkopo de Romo.

La sankta patro asertis, ke la kristana komunumo neniam plu estu poluita de la ideo, ke ekzistas kulturo supera al aliaj, nek estas legitime uzi trudrimedojn kontraŭ aliaj.

Pasintlunde en meso en Edmontono, la Pontifiko petis pardonon pri la respondecoj de la Eklezio en la internulejoj kreitaj por la "asimilaj procezoj" kaj en kiuj ili suferis ĉiajn misuzon kaj miloj da infanoj mortis pro mistraktado kaj malsanoj.

Ekde meze de 2021, kanadanoj malkovris tombojn de indiĝenaj infanoj ĉe lokoj kiuj apartenis ekskluzive al iamaj katolik-kontrolitaj centroj.

La plej granda trovaĵo okazis en Saskaĉevana provinco, kie 715 neidentigitaj tomboj estis malkovritaj.

Inter 1890 kaj 1997, pli ol 150,000 infanoj de kanadaj indiĝenaj popoloj estis internigitaj en dekduoj da tiuj lernejloĝejoj, kie ili suferis fizikan, psikologian kaj seksan perforton.
Delegacio de UN vojaĝis al Vatikano en aprilo ĉi-jare kaj renkontiĝis kun Francisko, kiu tiam prezentis la formalan pardonpeton de la institucio por tiu hontinda pasinteco.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up