Venezuelo malkaŝas novajn pruvojn pri ligoj de Usono rilate la fiaskan invadoperacion de dungitaj soldadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-04 11:41:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, maj 4 (RHK)  La ekzekutiva vicprezidantino Delcy Rodríguez anoncis ke hodiaŭ ili malkaŝos novajn pruvojn pri la ligoj de Usono kaj Kolombio en la klopodoj invadi tiun ĉi sudamerikan landon ĉi-fruan dimanĉon flanke de dungitaj soldatoj.

Laŭ la raporto,  ĉi-lunde oni prezentos novajn pruvojn kaj elementojn por klarigi la frustritan armitan operacion per kiu oni celis provoki kaoson kaj ŝtatpuĉi kontraŭ la prezidento konstitucia Nicolás Maduro.

Altrangaj funkciuloj denuncis la partoprenon rektan de Vaŝingtono kaj la kolombia registaro, kaj eblaj implikoj de Peruo kaj Arubo.

Krom la argumentoj prezentitaj oficiale, en sociaj retoj kaj amaskomunikiloj ekaperis aliaj elementoj, kiuj povus pli lumigi la enmiksiĝon de tiuj landoj kaj la oligarkio venezuela en la agreso.

La venezuela ĵurnalistino Patricia Poleo publikigis kontrakton subskribitan inter la puĉista deputito opozicia Juan Guaidó kaj la kontraktisto Silvercoop de Jorda Goudreau, kiu alprenis la respondecon de la Operacio Gedeón.

La informagentejo Associated Press publikigis raporton, kiu evidentigas la kunkulpon de la kontraktisto kun la oficiro dizertinta Cliver Alcalá Cordones, estro de grupo de oficiroj je malalta rango, eksa membro de la venezuela armeo, kiu estis trejnita en Kolombio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up