PT skizas strategion por ekigi proceson de eksigo de Bolsonaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-15 09:13:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, maj 15 (RHK) La laborista partio (PT) de Brazilo enprogramigis kunsidon virtualan  pri la peto de eksigo kontraŭ la ultradekstrema prezidento Jair Bolsonaro, informis la revuo Veja.

Laŭ la revuo, la nacia ekzekutivo de PT celas prilabori lastajn detalojn de la strategio sekvenda rilate la ĉesigon de la ekskapitano de la armeo pro lia subteno al kontraŭdemokratiaj aktivecoj kaj eksterigi malrespondecan sintenon fronte al la pandemio de Covid-19.

Veja certigas ke la politika organizaĵo subskribos la peton prezentotan la 20-an de majo flanke de organizaĵoj de la civila socio.

De antaŭnelonge, la eksprezidento Lula da Silva klarigis ke PT ne povas gvidi movadon de forpelo por ke ne estiĝu la impreso ke tiu iniciato estas strikte politika,raportis la informagentejo Prensa Latina.

La akuzoj de la demisinta ministro de justico, la eksjuĝisto Sergio Moro, pri tio ke Bolsonaro enmiksiĝis politike en la laboro de la federacia polico kaj la kreskanta nombro da mortintoj pro la kronviruso Sars-Cov-2 (preskaŭ 14000) kreskigis la peton kontraŭ la eksmilitisto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up