Kubo aprobis ekigi klinikan elprovon pri vakcina kandidato kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-19 13:15:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 19 (RHK) Kubo devos finis komence de 2021 la klinikan elprovon de sia vakcina kandidato  Soberana 01 kontraŭ la Covid-19.

La centro por kontrolo ŝtata de medikamentoj, ekipaĵoj kaj medicinaj iloj (Cecmed) aprobis submeti je studoj Fazo I/II profilaktikan medikamenton kontraŭ la kronviruso Sars-Cov-2, evoluigitan de la Instituto Finlay de Vakcinoj.

Tiu ĉi procezo komenciĝos la venontan 24-an de aŭgusto kaj finiĝos la 11-an de januaro 2021, laŭ indikis la retejo de la publika kuba registrejo de klinikaj  elprovoj.

La esploro por evoluigi la imunigan medikamenton  inkluzivas 676 personojn inter 19 kaj 80 jaroj kaj okazos “aleatore, kontrolite, adaptiĝa kaj multcentra kun la celo pritaksi la sekurecon, la  reakcian kaj imunogenan kapablon de la kandidato per skemo de du dozoj.”

Laŭ la informoj, la rezultoj de tiu ĉi provo estos pretaj la unuan de februaro por esti diskonigitaj la 15-an de tiu sama monato.

Jam antaŭe la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel konstatigis la gravecon posedi propran medikamenton kontraŭ la Covid-19, spite al tio ke aliaj landoj havu la sian,  pro afero de suvereneco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up