La kuba prezidento pledas por revizii strategion kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-30 08:16:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, mar 30 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, insistis ĉi-lunde pri la bezono revizii la strategiojn por kontroli la pandemion de la Kovim-19 kaj profundigi ĉiujn izoliĝ-procedurojn, kun emfazo en Havano.

Dum la kunsido de la registara laborgrupo por fronti la pandemion, gviditan de la ĉefministro Manuel Marrero, la prezidento pledis por redukti la nombron da kontaĝoj kaj identigi pli efike la suspektemajn kazojn kaj la kontaktojn de pozitivuloj.

La ŝtatestro emfazis ke “dum tio ne estu atingita, estos tre malfacile tranĉi la disvastiĝon en Havano. Eblos interrompi tion se en vero la doma izoliĝo estus efika; kaj ĝi ne estas”, li insistis.

La kunsido efektiviĝis per videokonferenco kaj la havana guberniestro, Reinaldo García, klarigis ke en la urbo nun estas tri instituciaj eventoj, kiuj devos esti sub kontrolo en la venontaj tagoj por eviti novajn kontaĝojn.

Dum la kunsido ankaŭ raportis aŭtoritatuloj de aliaj provincoj por analizi la konduton de la epidemiologiaj scenejoj, inter alie, de Pinar del Rio kaj Artemisa, ambaŭ en la okcidento de la lando kun progreso en la kontrolo de la malsano.

Laŭ raportis la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, dum la lastaj 15 tagoj Kubo konfirmis 11 609 kontaĝojn por indikilo je 103,8 por ĉiu 100 mil loĝantoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up