Havano sin preparas por ekigi amasan vakcinadon kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-20 09:29:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekos amasa vakcinado per Soberana 02 kaj Abdala

Havano, apr 20 (RHK) La konsultejoj de la familia kuracisto en Havano fariĝos la klinikaj ejoj por ekigi la unuan etapon de amasa vakcinado kontraŭ Kovim-19 en Kubo.

“Sabate la 24-an de aprilo, Havano devas esti preta por tia procezo, kiu efektiviĝos per la kandidatoj Abdala, de la centro de genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB); kaj Soberana 02 de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV)”, klarigis registaraj funkciuloj.

Post difini la daton flanke de la landa estraro, komenciĝos la vakcinado kun la celo inkluzivi unu milionon 700 mil personojn, averaĝe 85 personoj po konsultejo por tago.

Laŭ la loka gazeto Tribuno de Havano, por sukcesi prepari ĉiujn kondiĉojn necesajn, oni refortigos la kuracistan asiston per internuloj de la sesa jaro de medicino kaj aliaj studentoj, kun la celo plenumi la ceterajn agadojn de tiuj konsultejoj.

En Havano jam okazas la klinika provo fazo III per Soberana 02, kiu inkluzivas 44 010 volontulojn en ok municipoj, samkiel intervena studo en loĝantaro kun alta risko de kontaĝo, malsano kaj disiĝo de la pandemio, en situacioj realaj de komunuma transmisiado.

Tia studo intervena, kutima en kliniko-epidemiologiaj analizoj, inkluzivas entute 150 mil personojn, inter ili, pli ol 70 mil de la sektoroj sanitara, bioteknologia kaj farmacia.

Al ili aliĝas aliaj 124 mil havananoj kaj aliaj de la provincoj Guantánamo, Granma, Santiago de Kubo kaj Sancti Spiritus, kiuj ricevas la kandidaton Abdala en simila intervena ago.

 

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up