Administracio Trump informas al Biden pri preteco ekigi la formalan transiron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-24 12:17:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, nov 24 (RHK) La administracio de ĝeneralaj servoj (GSA, angle) informis al la elektita prezidento, Joe Biden, ke la administracio de Donald Trump pretas por ekigi la transiran procezon formalan, informis CNN.

En letero de tiu organo, ĝia gvidanto  Emily Murphy,  informas ke estas la unua paŝo de la teamo de Trump por agnoski la venkon de Biden, pli ol du semajnoj post la elektoj kaj tiel ekis la atendoj por tiu transira procezo.

La letero indikas ke Murphy subskribos formale la venkon de Biden, procezo normale konata kiel atesto. La decido ebligos ke oficiale eku la transiru, kio samtempe ebligos ke la funkciuloj de la agentejo de la nuna administracio kunordigu la enirantan teamon kaj donos milionojn el la registara fonduso por la transiro.

Tiu ĉi novaĵo okazas post kiam Michigan atestis formale siajn rezultojn elektajn ĉi-lunde kaj Georgia tion faris vendrede; same, Pensilvania proksimiĝas al la atesto.

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up