Supera kortumo usona permesas la unuan ekzekuton federacian post 17 jaroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-14 15:14:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jul 14 (RHK) La supera kortumo de Usono permesis ekfunkciigi la ekzekutojn de la federaciaj prizonuloj post 17 jaroj.

Tiu ĉi decido nuligas antaŭan, faritan de la juĝistino de unua instancio Tanya Chutkan de la tribunalo  distrikta en Vaŝingtono D.C, kiu pasintlunde suspendis la ekzekuton -per mortiga dozo de la potenca el barbiturspeca dormigilo nomata  “pentobarbital”- de Daniel Lewis Lee, blankula supristo 47-jara enkarcerigita en la federacia malliberejo de Terre Haute (Indiano), post esti komdamnita je morto pro la murdo farita en januaro 1996 kontraŭ la geedzoj Mueller kaj ties filino 8-jaraĝa.

Momente ne klaras kiam oni efektivigos la unuan ekzekuton. Dume estas pluraj prizonuloj atendantaj en la morto-koridoro.

Fine de julio 2019 la administracio de Donald Trump ĉesigis la moratorion pri la mortpuno je federacia nivelo post paŭzo 16-jara. La lastaj estis faritaj en 2001 kaj 2003 dum la respublikana mandato de George W. Bush.

Kvankam ekde 2010 oni ekzekutis totalon de 331 personoj, ĉefe en Teksaso, ĉiuj estis je nivela ŝtata.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up