Internacia Kortumo petas Venezuelon kaj Gujanon ne pligravigi disputon pri Esequibo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-02 11:34:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Juĝistino Johan Donoglouw, prezidanto de la Internacia Kortumo. Foto: Guyana Chronicle.

Amsterdamo,  dec  2 (RHK) La Internacia Kortumo petis la registarojn de Venezuelo kaj Gujano ne pligravigi la disputon pri la teritorio de Esequibo. Ĝi petis ambaŭ landojn sindeteni de ajna ago ĝis fina decido pri la polemiko estos eldonita.

Juĝistino Johan Donoglouw, prezidanto de la Internacia Kortumo, klarigis, leginte la verdikton, ke ordonoj kun provizoraj decidoj havas devigan efikon, kaj kreas internaciajn jurajn devojn.

Fine de oktobro, Gujano prezentis la peton pri provizoraj decidoj  konsiderante, ke Venezuelo ne devus okazigi la referendumon, planitan por ĉi tiu dimanĉo, la 3-an de decembro, ĝis la Internacia Kortumo decidos pri la substantivaj aferoj por determini ĉu la Arbitracia Laudo de 1899  validas.

La venezuela ŝtato certigis, ke la referendumo planita por ĉi tiu dimanĉo okazos.

Aliflanke, la Kariba Komunumo -CARICOM-, memorigas, ke la polemiko estas antaŭ la Kortumo pro decido de la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, por fina solvo laŭ la dispozicioj de la Ĝeneva Interkonsento de 1966, al kiu ambaŭ partioj estas devigataj.   

CARICOM ankaŭ vokas respekti la regionon kiel Zonon de Paco kaj ne ĝeni la trankvilon de la areo, esenca por la ekonomia prospero kaj socia bonfarto de ĉiuj landoj de Karibio kaj Latin-Ameriko.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up