Rifuzas Ĉinio ĉehan provokon en Taivano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-31 09:14:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, aŭg 31 (RHK) Ĉinio denuncis la viziton de ĉeha delegitaro al Taivano kaj avertas tiun landon “pagi altan prezon” por “defii la principon de unu sola Ĉinio”. 

 “Rilate al publika provoko de la estro de ĉeha senato kaj fortoj kontraŭĉinaj, kiuj staras malantaŭ li, la registaro kaj popolo de Ĉinio nenian eltenos nek restos senreagaj, pagigos altan prezon por miopaj agoj kaj politika aventuro”, asertis la ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, per komuniko diskonigita ĉi-lunde.

Tiuj komentarioj rilatas al la dimanĉa vizito de la prezidento de la ĉeha senato, Milos Vystrcil, al Taivano, kien li vojaĝis akompanate de delegitaro kun preskaŭ cento da ĉehaj entreprenistoj kaj aliaj politikistoj de tiu eŭropa lando, interalie, la urbestro de Prago,  Zdenek Hrib, kun la celo starigi rilatojn komercajn kaj diplomatiajn.

La diplomatiestro de la azia ginanto elstarigis ke “Taivano estas nekontestebla parto de Ĉinio” kaj “ defii la principon de unu sola Ĉinio pri la temo de Taivano signifas iĝi malamiko por la 1400 milionoj da ĉinaj civitanoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up