Kondamnas Nicolás Maduro novan atencon en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-23 18:40:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La venezuela prezidento Nicolás Maduro kondamnis la atencon faritan per eksplodiloj kontraŭ la sidejo de la ekzekutiva komisiono de la centra konsilantaro de la komunista junularo de Venezuelo (JCV), en Karakaso.

Maduro asertis ke tia detrua ago estis farita de “tiuj kiuj volas plenigi la landon per perforta etoso kiu kunportus kaoson, kion ili ne sukcesis atingi malgraŭ la  klopodoj dum multe da tempo”.

Bonŝance, li aldonis, la reago estis rapida kaj ne kaosa, kio kontribuis al malpli gravaj konsekvencoj; li ordonis efektivigi fundan esploron por eltrovi la kulpulojn kaj ofertis subtenon por rekonstruo de la ejo.

La prezidento memorigis ke tiu ĉi ago okazas kiam la lando ankoraŭ funebras pro la murdo de la deputito Robert Serra okazinta la pasintan 1-an de oktobro, kies respondeculoj estas en leĝa proceso kaj jam konfesis sian krimon.

La ekzekutiva komisiono de la komunista junularo denuncis ke temis pri terorista atenco kaŭzinta damaĝojn en la sidejo; ili asertis per oficiala komuniko ke la maldesktruloj klopodas terorigi kaj malmobilizi la junularon revolucian.

La aŭtoritatuloj esprimis ke oni laboras por determini la intelektulajn aŭtorojn de tiu krimo ene de la ekstrema dekstrularo de la lando, antaŭe akuzita de la registaro kaŭze de aliaj atakoj similaj.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up