La fina deklaro de ALBA-TCP estos agadplano por alfronti ebolon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-10-20 22:19:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La venezuela prezidento Nicolás Maduro esprimis en Havano ke la Fina Deklaro de la eksterordinara pintkunsido sesiinta en Havano estos la agadplano por alfronti ebolon.

La dokumento esprimas ke la ALBA bazas sin sur principoj de solidareco, aŭtoktona kunlaboro kaj komplementeco inter niaj landoj, kaj la sindevigo kun la plej vundeblaj popoloj kaj kun la konservado de la vivo sur la planedo.

La membro-landoj de la ALBA interkonsentis unuanime kunordigi strebojn por preventi kaj alfronti la epidemion de ebolo, inkluzive de rapida servo kaj utiligo de asisto inter niaj landoj, kun sanitaraj laboristoj kaj provizado de la materialoj bezonataj.

Same, oni decidis firme subteni la medicinajn volontulajn brigadojn specialiĝintajn  en la batalo kontraŭ katastrofoj kaj grandaj epidemioj, de la taĉmento Henry Reeve de Kubo, kiuj laboras en afrikaj landoj.

La deklaros emfazas  “la pretecon kiel alianco bolivara  kontribui kun medicinista personaro alte kvalifikita por ke ili aliĝu al la streboj de tiu taĉmento en laboroj bezonataj en la regiono latinamerika kaj karibia”.

La regiona mekanismo devos dividi kaj generi kapacitojn por la diagnozo de malsanoj kiuj bezonas laboratoriojn kun taŭga nivelo de biosekureco.

Alia  interkonsento celas desegni kaj plenumi kampanjojn de  publika edukado pri la prevento kaj reago al ebolo, celantaj altigi la preparadon de la civitanaro kaj firmigi ties fidon.

La deklaro esprimas ke ekde la ALBA oni daŭre kunlaboros kun la afrikaj landoj damaĝitaj pro la mortiga viruso, plu tenos la nunan kunlaboron kun la ne damaĝitaj landoj kaj oni enkondukos la spertojn de la specialiĝintaj brigadoj tie laborantaj, en la batalo kontraŭ katastrofoj kaj grandaj epidemioj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up