Nicolás Maduro renkontiĝis en Havano kun Fidel.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-14 08:26:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro informis ke post la 7-a pintkunsido de la Amerikoj okazinta en Panamo, li vojaĝis al Kubo antaŭ ol reveni al sia lando.

En Havano, Maduro renkontiĝis kun la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, kaj dum 4 horoj interparolis kaj dankis al li pro la subteno.

Okaze de la tago de la bolivara milico kaj je 13 jaroj de la puĉo farita de la dekstrularo kontraŭ la komandanto Hugo Chávez, Maduro informis pri sia vizito kaj renkontiĝo kun la kuba gvidanto, kaj ankaŭ esprimis ke la venko atingita en Panamo, esti rezulto de la pli ol 10 milionoj da subskriboj kolektitaj kontraŭ la dekreto usona, kiu konsideris Venezuelon kiel minaco.

La venezuela ŝtatestro ankaŭ parolis pri la ĵusforpasinta intelektulo urugvaja, Eduardo Galeano, kiun li taksis viro kompromitita kun la bataloj de la sudaj landoj.

Maduro aldonis ke “unu el la lastaj politikaj agoj de la vivo de Galeano estis subskribi la kajeron postulanta la forigon de la dekreto usona (urĝe). Estu tiel ke Obama legu lian libroj La Vejnoj malfermaj de Latinameriko, emfazis la venezuela prezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up