Agnoskas Obama krizon pro armita perforto en Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-08 12:40:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento Barack Obama agnoskis ke Usono nuntempe travivas krizon provokitan de la armita perforto, kiun li konsideras unu el la ĉefaj minacoj por la sano kaj sekureco publikaj.

En artikolo publikigita de la gazeto The New York Times, la prezidento insistas pri la graveco ŝanĝi kelkajn leĝojn por reguligi la aliron al armiloj kaj memorigis ke ĉiujare pli ol 30 mil usonanoj forpasas ĝuste pro tio.

La ŝtatestro ankaŭ avertis ke la Kongreso ne aprobos racian reformon pri la temo dum sia mandatperiodo, sed emfazis ke eblas ekpaŝi por savi homajn vivojn, kiel tiuj decidoj anoncitaj la pasintan mardon.

Obama memorigis ke la plano por limigi la aliron al la armiloj inkluzivas kontroli la antaŭaĵojn de la aĉetanto, pliigi la aliron al kuracado pri mensa sano kaj investi en la teknologio kiu pliigos la sekureckontrolojn  de tiuj iloj.

La gazeta artikolo estas parto de kampanjo de la ŝtatestro de la Blanka Domo favore al la reguligo de armiloj, intensiĝinta depost la pafadoj kiel tiu okazinta la 2-an de decembro en San Bernardino, Kalifornio, kie forpasis 14 personoj.

Mi ne kampanjos, voĉdonos  favore aŭ subtenos iun ajn kandidaton,  eĉ en mia partio mem, se tiu ne defendas reformon pri la kontrolo de armiloj kun komuna sento, aldonis Obama sojle de la elekta procezo travivata ĉi-jare en la lando por elekti lian posteulon.

La antaŭan tagon, en debato organizita de la ĉeno CNN, la ŝtatestro rifuzis la akuzojn faratajn kontraŭ li rilate al tio ke li intencas perforti la duan amendon de la Konstitucio, kiu defendas la rajton havi armilojn.

Li same konsideris ke la Nacia Asocio de la Fusilo distordas la debaton pri la perforto en la lando kaj esprimis sian pretecon kunsidi kun la gvidantoj de tiu institucio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up