Spite la malfacilaĵojn progresas la rekonstruo post la uragano Mathew.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-03 09:02:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Baracoa, Guantánamo, 3 nov (RHK) El la 23 mil damaĝoj raportitaj en Baracoa pro la uragano Mathew, laŭ informis Carlos Raúl Martínez Turro, prezidanto de la komisiono pri investoj de la municipa defenda konsilantaro, jam ricevis bonfarojn 3 919 familioj.

Li klarigis ke la laborritmo por atenti la damaĝitojn kreskas, kvankam ne laŭ estas dezirate, konsiderante la nombron da damaĝoj, kaj ĝuste tial la diversaj rimedoj, inter alie tegoloj por la tegmentoj rapide elĉerpiĝas, elstarigis la gazeto Granma.

La prezidanto de la komisiono aldonis ke el la 2 430 totalaj elfaloj de loĝejoj raportitaj, 75% jam posedas parton de la tegoloj kvankam ne havas la stangojn necesajn por esti muntitaj, ĉar la translokiĝo ĝis la vendejoj malfaciliĝis pro la konstantaj pluvoj en la regiono.

Li informis ankaŭ pri eraroj en la teknikaj datumoj kio malrapidigis la laboron, sed jam 9 mil personoj posedas ĝin, kaj li certigis ke la municipo posedas la teknikan personaron por plenumi tiun teknikan paŝon en la rekonstruo de la domoj.

Li asertis ke je la 20-a de novembro devos esti pretaj la teknikaj raportoj, por kio bezonatas pli da gvido kaj postulo en la regionoj kaj en la municipa defenda konsilantaro de Baracoa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up