Havano estis elektita kiel sidejo de la venonta forumo de Sao Paulo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-19 07:26:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manakvo, 19 jul (RHK) La partoprenantoj de la ĉi-jara forumo de Sao Paulo, ĵus okazinta en Nikaragvo, unuanime elektis Havanon kiel sidejon de la venonta sesio de tiu ĉi internacia forumo en 2018.

Dum la fermo de la ĉi-jara renkontiĝo, kiun partoprenis pli ol 300 delegitoj el 22 landoj de la regiono, unuanime oni voĉdonis por la kuba ĉefurbo.

José Ramon Balaguer, membro de la kuba delegitaro kiu vojaĝis al Nikaragvo por partopreni la renkontiĝon, esprimis ke temas pri honoro kaj respondeco en la nunaj tempoj travivataj de la maldekstraj partioj kun la celo batali por la pli bona mondo, kiun ni bezonas, volas kaj konkeros.

Dume, la ekzekutiva sekretario de la forumo de Sao Paulo, Mónica Valente, esprimis ke estas “donaco” okazigi la venontan renkontiĝon en Kubo, unu el la landoj kiuj kun la gvido de Fidel Castro kontribuis al kreado kaj starigo de tiu ĉi mekanismo en la jaro 1990.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up