Elektita Sergio Choque kiel prezidanto de la deputita ĉambro de Bolivio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-14 08:15:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sergio Choque, gvidanto de MAS en Bolivio

La Paz, 14 nov (RHK) La gvidanto de la plimulta grupo de la Movado al Socialismo (MAS), Sergio Choque, estis elektita hodiaŭ kiel prezidanto de la Deputita Ĉambro de Bolivio, lando kiu travivas politikan krizon, post la puĉo kontraŭ la eksa prezidento Evo Morales.

Choque informis ke li interkonsentis kun la parlamenta frakcio de MAS kaj la deputitino Inés Lopez, de la grupo Demokratia Unuo (UD) por atingi plenan subtenon tiel ke li enposteniĝu por tiu ĉi periodo kiel prezidento de la menciita organo, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

En la unuaj deklaroj Choque petis “al la sektoroj mobilizitaj  trankviliĝi…() ne plu eblas daŭre inter ni konfrontiĝi”. Li kritikis la polican subpremon kontraŭ la subtenantoj de la eksprezidento Evo Morales, kiu devis ekziliĝi en Meksiko.

Li denuncis “al la mondo ke la fundamentaj rajtoj estas nun perfortataj, kiel la rajto je libera sin esprimado, al la vivo kaj edukado, flanke de la polico kaj la armitaj fortoj”.

Choque  informis,  ke li prezentos en la deputita ĉambro leĝprojekton por retirigi la armeon al la kazernoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up