Miguel Díaz-Canel vizitis instituton pri esploroj por la nutra industrio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-01 19:49:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 1 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis la altan kvaliton de la servoj de la instituto de esploroj por la nutra industrio, situanta en la havana municipo La Lisa, kie li dialogis kun gvidantoj kaj laboristoj de la institucio.

Li esprimis sian kontenton pro la ĉeesto kaj rolo de la virinoj en tiu centro kie oni novigas, evoluigas, produktas kaj transdonas teknologiojn daŭrigeblajn por kontribui al kontentigo de la nutraj bezonoj de la kuba civitanaro.

En la antaŭa tago li plenumis similan laborviziton al la centra provinco Ciego de Ávila kaj renkontiĝis kun gvidantoj de la provinco kaj trairis diversajn instituciojn. Li interesiĝis pri la rekuperado de la damaĝoj provokitaj de la subtropika ŝtormo Alberto fine de la pasinta majo.

La renkontiĝon ankaŭ partoprenis la unua vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, Salvador Valdés Mesa kaj estraranoj de organismoj kaj instituciojn de la territorio. Li estis informita pri la farataj laboroj por restarigi centon da loĝejoj damaĝitaj de la pluvegoj en pluraj disktriktoj de la provinco.

Díaz-Canel kaj la ceteraj partoprenantoj en la renkontiĝo ankaŭ pritraktis la situacion de la agrikulturo kie la prezidento insistis pri la bezono plikreskigi la rendimentojn  kaj ekspluatadon de la grundoj, uzadon de kvalitaj semoj , ĉar la provinco Ciego de Ávila ĉiam laboris tre intense jen en la fabrikoj kiel en la kamparoj.

Raúl Pérez Carmenate, prezidanto de la provinca regorgano, informis ke la pluvoj dum tiuj tagoj damaĝis 600 tunojn da fazeoloj, 100 tunojn da maizo plus altaj kvantoj da tuberoj, kaŭze de sep ventokirloj kiuj trairis de nordo al sudo de la teritorio en sama tago.

Aliflanke, la prezidento laŭdis la rezultojn en la produktado de bananoj kaj aliaj kultivoj spite al la situacio de la klimato.

 

 

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up