Bolivio esprimas sian kontenton pro decido de Peruo retiriĝi el la Grupo de Lima

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-09 12:55:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, aŭg 9 (RHK) La bolivia prezidento Luis Arce bonvenigis la retiriĝon de Peruo el la dekstrula Lima Grupo kaj emfazis, ke Latinameriko iras al integriĝo.

"La Granda Patrujo antaŭeniras al etapo de integriĝo bazita sur respekto kaj solidareco inter popoloj," Luis Arce skribis dimanĉe en Tvitero.

La bolivia prezidento ankaŭ bonvenigis la decidon de la nova perua registaro, prezidita de la maldekstrulo Pedro Castillo, reintegrigi la andan landon en la Komunumon de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac).

Bolivia ministro pri eksterlandaj aferoj Rogelio Mayta laŭdis la foriron de Peruo el la Lima Grupo kaj konsideris la bezonon antaŭenigi latinamerikan unuecon kiel  "urĝa".

Mayta ankaŭ atentigis, ke "troideologiitaj aliancoj [kiel la Lima-Grupo] ne prosperas", kaj instigas antaŭenigi "integriĝon bazitan sur la interesoj" de la popoloj de la regiono kaj respekton de iliaj diferencoj.

Inter aliaj elstaraj boliviaj politikaj personoj, kiuj salutis la pason de Peruo, estis eksprezidento Evo Morales, kiu malakceptis la nun diseriĝintan Lima-grupon kiel "intervenisma instrumento kontraŭ popularaj registaroj" kaj "instanco submetiĝema al la imperio."

Morales, kies lando aliĝis al la Grupo en 2019, post la puĉo kontraŭ li, gratulis la "suverenan sintenon" de Peruo, kiu sekvas la paŝojn de  "Meksiko, Bolivio kaj Argentino", kiuj antaŭe forlasis la grupon.

La perua ministro pri eksterlandaj aferoj, Héctor Béjar, anoncis meze de la pasinta semajno la retiriĝon de sia lando el la Lima-Grupo, ĉar ĝi elektis neenmiksiĝan eksteran politikon, kiun defendas la registaro de Castillo.

Antaŭe la perua ministro pri eksterlandaj aferoj kondamnis "la blokadojn, embargojn kaj unuflankajn sankciojn, kiuj nur damaĝas  la popolojn" kaj esprimis la subtenon de Lima "por la libera kaj aŭtonoma rajto de ĉiu popolo konservi komercon libere kaj sen obstakloj."

La Lima Grupo estis kreita la 8-an de aŭgusto 2017 por subteni la opozicion en Venezuelo. Formita de Peruo, Argentino, Brazilo, Kanado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Panamo, Paragvajo kaj Sankta Lucio. La grupo estis fondita kun la ideo kaj kun la espero, ke, izolante Venezuelon kaj postulante serion de sankcioj, ili disponigis la terenon por faligi ĝian legitiman prezidenton, Nicolás Maduro.

Tamen, dum kvar jaroj pasis post ĝia formiĝo, la miksaĵo de la alveno de progresemaj registaroj, kiuj elektas respekti la suverenecon de la landoj kaj la internajn krizojn, kiuj trafis iujn membroŝtatojn, kaŭzis ke la Lima-grupo perdis viglecon kaj legitimecon kaj estas  malaperonta, laŭ iuj analizistoj.


Fonto: HispanTV
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up