Miguel Díaz-Canel vizitis la internacian foiron Cubaindustria 2014.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-27 08:06:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua kuba vicprezidanto laŭdis la solvojn proponatajn en la internacia foiro Cubaindustria 2014 por evoluo, anstataŭo de importaĵoj, instigi eksportaĵojn kaj komunajn projektojn kun fremda kapitalo.
Li elstarigis la talenton aprezeblan en la ekipaĵoj, teknologioj montrataj en la ekspozicia foiro, kio evidentigas la preparnivelon de la homaj rimedoj kaj la progresojn de la nacia industrio.
Parolante pri la nova leĝo de fremdaj investoj, li asertis ke ĝi kaj la evoluzono de Mariel povas konkretigi multajn projektojn kaj esprimas la certecon pri estonta progreso.
Dum la antaŭlasta sesio de la evento Cubaindustria 2014 estis inaŭgurita la Unua Kongreso de la industrio de la modo, mebloj, dekoracioj kaj stiloj (FIMAE) per prezento de esploroj kaj projektoj kiuj kontribuas al daŭrigebla evoluo de la sektoro, plifortigo de teknologiaj asociiĝo inter landaj kaj eksterlandaj institucioj kaj promociado de eksporteblaj  produktaĵoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up