Usona solidara reto postulas finon de la ekonomia blokado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-22 06:49:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La Reto Nacia de solidadeco al Kubo en Usono

Usono, 22 okt (RHK) En la usona urbo Minneapolis sesiis de la 19-a ĝis la 21-a de oktobro la konferenco Reto Nacia de Solidareco al Kubo (NNOC) , kiu arigis pli ol 30 organizaĵojn kies celo estas, interalie, ĉesigi la sieĝon ekonomian, komercan kaj financan altruditan de Usono al Kubo kaj plibonigi la rilatojn inter la du landoj.

La fina deklaro de la renkontiĝo ratifas tiun ĉi celon afirmante la defendon de la suvereneco kaj la pretecon daŭre batali kontraŭ tiu agresema politiko en Usono mem.

Gail Walker, ekzekutiva direktorino de la organizo, precizigis al la informagentejo Prensa Latina, ke la grupo vojaĝos al Kubo la 17-an de novembro tra Toronto kaj revenos la 25-an, dato kiu koincidas kun la forpaso de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

Ili aprobis la eniron de tri novaj organizaĵoj interesiĝintaj aliĝi al la reto, inter ili estas  Witness for Peace, iniciato tutlanda; Autonomous University of Social Movement, situanta en Chicago; kaj la Detroit Association of Black Organizations (DABO).

Siaflanke, Miguel Fraga, unua sekretario de la kuba ambasado en Usono, dankis al la amikoj de Kubo pro ties konstanta laboro kaj instigis ilin inviti siajn samlandanojn viziti la kariban insulo por konatiĝi kun ties realo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up