Postulas la argentina prezidento ĉesigon de la usona blokado trudata al Kubo kaj Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-13 10:24:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alberto Fernández

Bonaero, jul 13 (RHK) La prezidento de Argentino, Alberto Fernández, traktis la ekonomian kaj socian situacion de Kubo kaj Venezuelo, kaj postulis ĉesigi la unuflankajn  blokadojn truditajn de Usono  kontraŭ tiuj du nacioj.

"La blokadoj kaŭzas nekalkuleblan damaĝon al Kubo kaj Venezuelo", diris la prezidento, pro kio li urĝigis la nuligon de la unuflankaj trudaj rimedoj aplikitaj de la Vaŝingtona registaro.

La argentina ŝtatestro, intervjuita de Radio 10, asertis, ke "se ni vere zorgas tiom pri la vivo de venezuelanoj, ni ĉesigu la blokadojn, kaj tiam ke venezuelanoj decidu, kian registaron ili volas."
"Estas nenio pli malhoma en pandemio ol ekonomia blokado de lando," diris Fernández.

Pri Kubo, kie ĝiaj aŭtoritatoj denuncis esti viktimoj de malnobla kampanjo antaŭenigita de Usono, la argentina prezidento komentis, ke "ĉiuj ĉi aferoj devas esti solvitaj de la popoloj."

"Mi ne estas tiu, kiu devas diri al la homoj, kion fari; nek Argentino, nek iu ajn lando en la mondo," li diris.

Li memorigis, ke en la plej freŝaj pintkunvenoj de G20, li diris, ke "la blokadoj en la mondo devas finiĝi, ĉar kiam ili blokas landon, ili blokas socion, kaj tio estas la malplej humanitara afero."


Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up