Franca urbestro postulas finon de blokado kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-07 07:54:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo,  nov 7 (RHK) La urbestro de la urbo Tremblay-en-France, François Asensi,  kondamnis la usonan ekonomian, komercan kaj financan blokadon kontraŭ Kubo, kaj postulis ĝian finon.

La blokado estas skandala kaj ne estas tolerebla, ĝi estas neakceptebla politiko, diris  la politikisto, kiu ekde 1991 gvidas la komunumon situantan en la Pariza Regiono.

Tremblay-en-France organizis dum la semajnfino konferencon dediĉitan al Kubo, ĝiaj sportoj kaj kulturo, profitante ke la urbo estas hejmo de la junulara boksista teamo de la insulo, kiu prepariĝas survoje  al la mondĉampioneco en la boksa kategorio ĉi-monate en  Hispanio.

Laŭ Asensi, la renkontiĝo, krom antaŭenigi amikecon kaj solidarecon inter la du landoj, permesis proksimiĝon kun la antila nacio kaj la realon de popolo trafita de pli ol 60-jara blokado de Usono.

Ni volas, ke niaj infanoj kaj junuloj sciu, kio okazas tie, insulo, kiun Usono malhelpas antaŭeniri, li emfazis.

La kuba ambasadoro en Francio, Otto Vaillant, dankis la pozicion de la urbestro, kiu ankaŭ estis deputito de la Respubliko, kaj emfazis la lastatempan preskaŭ unuaniman malakcepton en la Ĝenerala Asembleo de UN, por la trideka fojo ekde 1992, de la sieĝo trudita de Vaŝingtono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up