Kubo: ne plu partoprenos en Pliaj kuracistoj por Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-14 12:46:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Programo Pliaj Kuracistoj en Brazilo

Havano, 14 nov (RHK) La kuba ministerio de publika sano diskonigis oficialan deklaron kie klarigas sian decidon ne plu partopreni en la Programo Pliaj Kuracistoj en Brazilo, kiel estis informite al la direktorino de la tutamerika organizo pri sano kaj al la politikaj gvidantoj brazilaj kiuj fondis kaj defendis tiun ĉi iniciaton.

La laboro de la kubaj kuracistoj, ekde la jaro 2013,  en lokoj ege malriĉaj, en la kvartaloj konataj kiel  faveloj de Rio de Janejro, Sao Paŭlo, Salvadoro de Bahía, en la 34 indiĝenaj distriktoj specialaj, ĉefe en la Amazonio, estis amplekse agnoskita de la registaroj federacia, ŝtata kaj distrikta de tiu lando kaj de ties loĝantaro, kiu donis 95% de akceptemo, laŭ studo farita de la ministerio pri sano de Brazilo per la Universitato Federacia de Minas Gerais.

En 5 jaroj  ĉirkaŭ 20 mil kubaj kunlaborantoj atentis 113 milionojn 359 mil pacientoj en pli ol 3 mil 600 distriktoj, kovrante ĝis 60 milionoj da brazilanoj en la momento kiam la kubanoj  estis 80% el ĉiuj kuracistoj kiuj partoprenis en la programo. Pli ol 700 brazilaj distriktoj havis kuraciston por la unua fojo en la historio.

La novelektita prezidento Jair Bolsonaro esprimis sin rekte, malestime kaj minace pri la partopreno de kubaj kuracistoj  kaj deklaris kaj konfirmis sian decidon modifi la kondiĉojn de la programo malrespekte al la Tutamerika Organizo pri Sano kiu kunordigas ĝin, samkiel al la interkonsento starigita kun Kubo.

Kubo esprimas ke ne estas akceptebla la pridubigo rilate la dececon, profesiecon kaj altruismon de la kubaj kunlaborantoj kiuj kun la subteno de siaj familianoj nuntempe kunlaboras en tiu sudamerika lando kaj entute en 67 landoj.

La deklaro de la ministerio pri publika sano, en 55 jaroj Kubo plenumis 600 mil internaciismaj misioj en 164 landoj kun partopreno de pli ol 400 mil laboristoj de la sansektoro.

Menciindas la heroaj bataloj kontraŭ ebolo en Afriko, kontraŭ blindeco en Latinameriko kaj Karibio, ĥolero en Haitio kaj partopreno de 26 laborbrigadoj de la internacia taĉmento “Henry Reeve” de fakaj kuracistoj en situacio de katastrofoj kaj grandaj epidemioj en Pakistano, Indonezio, Meksiko, Ekvadoro, Peruo, Ĉilio kaj Venezuelo, interalie.

En la plej multo el tiuj misioj, Kubo okupiĝis pri la elspezoj, samkiel faciligis la studadon kaj diplomiĝon senpagan de 35 mil 613 sanprofesiuloj el 138 landoj kiel esprimo de solidaremo kaj internaciisma spirito.

La kubaj kunlaborantoj eksterlande konservis la tutan tempon sian postenon kaj centprocenton el la salajro en Kubo, kun ĉiuj laboraj kaj sociaj garantioj samkiel  la cetero de la laboristoj de la nacia sansistemo.

En sia deklaro, Kubo substrekas ke la popoloj de Nia Ameriko kaj el la tuta mondo scias ke ĉiam povas kalkuli je la humanisma kaj solidara emo de la insulaj  profesiuloj.

Kubo esperas ke la brazila popolo, kiu alproprigis al si la programon Pliaj Kuracistoj kiel socia konkero, kaj fidis de la unua momento je la kubaj kuracistoj, aprezas ties virtojn kaj dankas la respekton, sensokapablon kaj profesiecon transdonitan, tiam povos kompreni sur kies ŝultrojn falas la respondeco pri tio ke la kubaj kuracistoj ne povas plu plenumi sian solidareman kontribuon en tiu lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up