Proklamos Kubo sian novan Konstitucion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-09 08:53:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Historia Asembleo de Guáimaro en 1869

Havano, 9 apr (RHK) Ĉi-merkrede, la 10-an de aprilo, Kubo proklamos la novan Konstitucion konfirmitan per konstitucia referendumo la pasintan 24-an de februaro.Tiamaniere, oni omaĝos la gloran tagon okazinta de antaŭ  150 jaroj, kiam oni aprobis la unuan konstitucion de la respubliko en armiloj en  la Asembleo de Guáimaro.

Temas pri simbola tago kaj ankaŭ de kontinueco, ĉar, per  la pozitiva voĉdono de sep milionoj da elektantoj, Kubo donis al si mem konstitucion pli modernan, funkcipovan kaj revolucian, diskutita en vasta popola konsultiĝo, kiel aŭtoktona kaj escepta demonstrado en la plenumo de la popola povo, kaj sekve, de la partoprena kaj demokratia karaktero de la insula politika sistemo, raportis la gazeto Juventud Rebelde.

Ĉi-merkrede okazos historia ceremonio kun la spirito de la patriotoj de 1869  en la Kongresa Palaco de Havano, kie per solena kaj eksterordinara sesio de la nacia parlamento, oni proklamos la novan Konstitucion.

Same okazos solenaĵo en Guáimaro, situanta en Camagüey, kie 10 mil civitanoj renkontiĝos en la maŭzoleo  Ana Betancourt por memorigi la historiajn okazaĵojn kaj omaĝi la kubajn patriotojn, kiuj travivis en tiu historia loko, horojn de eksterordinara virto, laŭ paroloj de José Martí, la nacia apostolo kuba.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up