Prezidento de Kubo gratulas la novan vjetnaman ŝtatestron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-02 11:17:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hanojo, mar 2 (RHC) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel hodiaŭ donis siajn plej sincerajn gratulojn kaj bondezirojn por sukceso en la plenumado de tia grava respondeco al la nova vjetnama ŝtatestro, Vo Van Thuong.

En sia mesaĝo, publikigita ĉi tie, Díaz-Canel esprimis la plej plenan konvinkon, ke ambaŭ nacioj daŭre plifortigos duflankan kunlaboron en ĉiuj sferoj kaj ekzemplajn rilatojn inter niaj partioj, registaroj kaj popoloj.

Kunlaboro kaj ligoj bazitaj, li aldonis, "sur reciproka politika konfido kaj konstanta interŝanĝo sur la spertoj de ĉiu lando en la komuna klopodo konstrui socialismon."

La ankaŭ unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo rememoris en sia letero, ke en 2023  oni celebras la 60-an fondo-datrevenon  de la Kuba Komitato de Solidareco kun Sud-Vjetnamio kaj la 50-a de la historia vizito de Ĉefkomandanto Fidel Castro al la teritorio liberigita.

En ĉi tiu kunteksto, la kuba prezidento konfirmis al la nova vjetnama prezidento "la volon daŭre labori por konservi la tradiciajn rilatojn de frateco kaj solidareco inter Vjetnamio kaj Kubo".

Vo Van Thuong estis elektita hodiaŭ de la Nacia Asembleo (Parlamento) kiel la nova Prezidento de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio por periodo kiu daŭros ĝis 2026.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up