Díaz-Canel denuncas novan politikan manovron kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-25 17:46:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel denuncis per sia konto en Twitter novan manovron politikan kontraŭ Kubo

Havano, 25 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-canel denuncis ke la administracio de Donald Trump ekigis novan politikan manovron propagandcelan kontraŭ Kubo.

Per sia  socia retkonto en Twitter  @DiazCanelB, la prezidento skribis ke la celo de la usona registaro estas manipuli la publikan opinion, al la ŝtatoj kaj malfortigi la subtenon de la internacia komunumo al la kuba rezolucio kontraŭ la krima ekonomia sieĝo kiu daŭras preskaŭ ses jardekoj.

La venontan 31-an de oktobro, por la 27-a fojo, okazos la voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo de UN kontraŭ la usona blokado al la insulo.

Lastfoje, en 2017, la rezolucio proponata de Kubo estis subtenata de 191 landoj el 193 kiuj membras en UN. Nur Usono kaj ties firma aliancito Israelo, voĉdonis kontraŭ.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up