Kubo alvokas la internacian komunumon haltigi la usonan agresemon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-18 09:24:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 18 apr (RHK) Fronte al la agresema eskalado de  Usono, Kubo alvokas la internacian komunumon kaj la usonan popolon haltigi tiun politikon, kiu vetas por fortigi la ekonomian sieĝon kontraŭ la kariba lando.

Deklaro de la kuba registaro, responde al la novaj decidoj anoncitaj de Vaŝingtono por sufoki la insulon, taksas la usonan politikon senracia, kaj memorigas la izoliĝon de la registaro de Trump fronte al la sieĝo altrudata al Kubo dum preskaŭ 6 jardekoj.

Kubo apelacias al la mondo por ĉesigi la agresemon de la Blanka Domo kontraŭ la insula popolo, kaj aparte petas al la karibaj kaj latinamerikaj landoj konservi, por ĉies bono, la regionon kiel paca zono.

La deklaro de la revolucia registaro kuba okazis post la anonco de la ŝtata sekretario Mike Pompeo, pri aktivigo de la tria titolo de la Leĝo Helms-Burton, iniciato aprobita en 1996, uzata kontraŭ la insulo kun la celo serĉi reĝimŝanĝon pere de ekonomia sufokigo kiel ĉefarmilo.

Aliflanke, la asesoranto de nacia sekureco, John Bolton, diskonigis agojn aldonajn por malfortigi la kariban insulon, limigante la sumojn de la familiaj monhelpoj sendataj de kubanoj rezidantaj en Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up