Ekas intensa semajno de parlamentaj laborsesioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-08 07:24:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborsesioj de la parlamentaj komisionoj

Havano, 8 jul (RHK) Esencaj temoj de la ĉiutaga vivo de la lando, estos debatitaj hodiaŭ en la dek parlamentaj komisionoj, kiel parto de la antaŭagadoj de la tria ordinara periodo de sesioj de la 9-a leĝofaro de la nacia asembleo de la popola povo, kiu havos la ekonomion kaj la projekton elektan kiel ĉefajn temojn.

Ĝis venonta merkredo, la deputitoj analizos esencajn temojn kiel la demografia politiko, tial ke 20,4% de la kuba loĝantaro estas 60-jara aŭ pli, kaj estas necese adopti decidojn por atenti ne nur la kreskantajn bezonojn de tiu loĝantar-tavolo, sed ankaŭ por alĝustigi la dinamikojn de la ekonomio kaj la socio.

La parlamentanoj same debatos pri la programo de agadoj desegnita por la somero kaj informiĝos pri la likvido de la ŝtata buĝeto 2018.

La ministroj de turismo kaj industrioj informos la reprezentantojn de la popolo, kiuj ankaŭ havos momentojn de analizo, studo kaj klarigo de duboj pri tri leĝprojektoj, kiuj estos aprobitaj en la ordinara sesio de la parlamento, kio ankaŭ inkluzivas la projekton de elekta leĝo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up