La ekonomio en la centro de la parlamentaj sesioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-27 08:24:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sesias kuba parlamento

Havano, 27 okt (RHC) La ekonomia tagordo regos hodiaŭ en la unua tago de la ĉi-jaraj kunsidoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo, kiu daŭrigis sian laboron en ĉi tiuj monatoj de konfrontiĝo kun Kovim-19.

Parto de la deputitoj revenas al la Havana Kongresejo, kvankam la plimulto partoprenas el siaj provincoj per videokonferenco.

Tiel okazis en la du tagoj antaŭ la komenco ĉi-merkredon de la sepa regula sesio de la IX-a Parlamento.

La disvolviĝo de la ekonomio en la unua duono de la jaro okupos bonan parton de la tago, precipe de la estro de tiu fako, ministro Alejandro Gil.

Ĝi estas kerna afero por lando, kiu, krom dediĉi klopodojn kaj rimedojn por kontraŭbatali la pandemion, faras tion sub la malfacilaj kondiĉoj truditaj de la plifortigita ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono.

Tio senigis la kariban insulon je necesaj valutaj enspezoj, meze de forta persekutado de tiuj fontoj fare de Vaŝingtono, kiu serĉas la ekonomian sufokadon de Kubo.

Alia punkto en la tagordo de la leĝdonantoj estos la likvido de la Ŝtata Buĝeto de la antaŭa fiska jaro, instrumento, kiu gravas por la financado de gravaj registaraj sociaj planoj.

Ili ankaŭ taksos tion, kion ili nomas ĉi tie la MonOrdiga Tasko, kies funkciigo komenciĝis la pasintan januaron kun celoj kiel ordigi la ekonomion, igi ĝin pli travidebla, antaŭenigi eksportojn, efikecon, la socialisman distribuon de ĉiu laŭ siaj rezultoj, kaj kun socia justeco.

La procezo implicis monan kaj interŝanĝan unuiĝon, salajran reformon, prezojn, revalorigon de pensioj, eliminon de  netaŭgajn gratifikoj, inter aliaj iniciatoj.

Ĉiuj ĉi dispozicioj havis fortan efikon sur la nacia vivo, aparte la loĝantaro, kiu ankaŭ indignas pro la pli ol 240 ĉikanaj rimedoj truditaj de la Usona Registaro por malfaciligi la aferojn por la loĝantoj de ĉi tiu antila insulo.

(PL)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up