Kuba prezidento en Novjorko por la Altnivela Semajno de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-17 14:48:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @prezidanteco

Havano, sep 17 (RHK) La informagentejo Prensa Latina raportas  ke la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, alvenis  al  Novjorko por partopreni en la Altnivela Semajno de la 78-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La kuba ŝtatestro ankaŭ prezidas  la grupon de 77 (G77) kaj Ĉinio, la plej granda kaj plej diversa grupo ene de la Organiza sistemo de UN kun 134 membrolandoj, kiu inkluzivas 80 procentojn de la monda loĝantaro.

Dum la semajno, la ŝtatestro reprezentos Kubon kaj la intertraktan blokon en la Ĝenerala Debato de la renkontiĝo, kune kun aliaj planitaj eventoj kiel la Pintkunveno de Daŭripovaj Celoj, la centra akso de la Segmento.

La prezidento anoncis en sia X-konto (eksa Tvitero), ke li ĉeestos "plurajn altnivelajn kunvenojn ĉi-semajne".

Laŭ la mesaĝo, Díaz-Canel kaj la akompana delegitaro reprezentos en la Ĝenerala Asembleo la postulojn de la kuba popolo kaj de la ĵus finiĝinta Pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up