Ministra konsilantaro pritraktas ekonomiajn temojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-02 08:49:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj la ministra konsilantaro

Havano, 2 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis ministran konsilantaron kie oni analizis, interalie, la politikojn pri la plibonigo de la sistemo de teriroria kaj urba ordigo, kaj por grunda mastrumo; la specialan planon pri ordigo en la turismejo Varadero; la teritorian skemon en kvar montaroj de la lando; kaj oni informiĝis pri la rezultoj de la sukera zafro ĵus finiĝinta kaj la projekcioj por la venonta rikolto.

La ministra konsilantaro ankaŭ pritraktis la identigitajn regulojn por impulsi la ekonomion, kiujn oni aprobos iompostiome en la venontaj semajnoj kaj monatoj.

La prezidento insistis pri la bezono ke ĉiuj rolu sian funkcion kaj ne atendu  ke aliaj faru; li same insistis pri sentemo kaj revolucia nekontentiĝo, kaj asertis ke neniu povas esti trankvila sciante ke io ne estas bone farata.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up