Ministra konsilantaro anoncos ekonomiajn decidojn por etapo post Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-10 09:34:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Manuel Marrero, la ĉefministro de Kubo

Havano, jun 10 (RHK) La ministra konsilantaro pritraktas hodiaŭ en eksterordinara kunsido, proponitajn regulojn de la politika buroo de la komunista partio por avanci en la unua etapo de la ekonomia rekuperiĝo post la kronvirusa malsano.

Prezidita de la unua sekretario de la politika buroo, Raúl Castro, sesiis ĉi-marde la kunsido de la organizaĵo, kiu decidis pri aro da reguloj starigontaj en la tri etapoj  konceptitaj.

Dum la kunsido de la politika buroo oni rekonis la laboron faritan de la tuta citivanaro, kio ebligis la sukcesan entreprenon de la defioj trudataj de tiu ĉi epidemio. Same, oni reasertis ke en la nunaj cirkonstancoj kaj estonte oni ne povas preteratenti la disciplinon nek la orientaĵojn  cele eviti la propagadon de la malsano.

Pri la detaloj de tiu ĉi plano oni informos ĉi-ĵaŭde la loĝantaron pere de la televida programo Ronda Tablo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up