Ministra konsilantaro aprobas plibonigi la ŝtatan entreprenon kaj ĉiujn aliajn ekonomiajn agantojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-02 08:16:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de la ministra konsilantaro pri ekonomiaj temoj

Havano, jun 2 (RHK) La Ministra Konsilantaro aprobis la plibonigon de la agantoj de la kuba ekonomio, kiu inkluzivas la socialisman ŝtatan entreprenon; ne-agrikulturajn kooperativojn; al mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (Mipymes) kaj memdungado, ĉiuj kunvokitaj por antaŭenigi  el sia propra sfero, la disvolviĝon de la nacio.

Kun ĉi tiu decido ni aprobas kiel ordigi la aktorojn, kiuj intervenas en nia ekonomia scenaro, kio transiras la simplan rekonon de iu ajn el ili, esprimis la unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez .

Inter 2012 kaj 2014, ekis eksperimenta fazo per kreado  de 498  kooperativoj ne-agrikulturaj.

La ĉefministro, Manuel Marrero,  klarigis, ke la rezultoj de la kontroloj efektivigitaj dum la eksperimenta etapo konkludis, ke, malgraŭ la mankoj, la vivkapablo de la aprobita politiko povus esti kontrolita. Konsiderante ĉi tiun realon, oni decidis fini la eksperimenton kaj iom post iom etendi la kreon de ne-agrikulturaj kooperativoj al ĉiuj sektoroj, en kiuj ili jam estis aprobitaj, krom konstruado.

Kiel specifite, kadre de la projektitaj rimedoj, la regularoj por plibonigo de ĉiuj ekonomiaj aktoroj estos publikigitaj samtempe.

Surbaze de ĉi tiu decido de la Ministra Konsilantaro, komenciĝos laboro pri la respondaj leĝaj regularoj por ilia efektivigo. Dum ĉi tiu agado progresos, ĝisdatigitaj informoj estos ofertitaj al niaj homoj.

Prezidento Díaz-Canel emfazis, ke tio, kio estis aprobita, konsistigas plibonigan agon, larĝan kaj ampleksan procezon, kiu donas kontinuecon kaj permesas efektivigi la Gvidliniojn aprobitajn de la 6a. kaj la 7a. Kongresoj de la Komunista Partio de Kubo kaj ratifitaj en la 8a.

Ni bezonas, ke la ŝtata sektoro estu pli aktiva, estu pli efika, forpuŝu iom da inercio, estu pli noviga," li emfazis.

Lige kun tio, li ankaŭ komentis la gravecon firmigi taŭgan rilaton inter la ŝtata sektoro kaj la neŝtata sektoro, kiu permesus pli grandan uzon de homa potencialo, produktivaj kapabloj, sperto kaj novigo.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up