Díaz-Canel: forigi obstaklojn favore al sukcesa entrepreno socialista

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-21 23:08:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 22 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis laborkunsidon kun la gvidaj estraroj kaj emfazis la bezonon meti la socialistan entreprenon en la ĝustan lokon.

La prezidento esprimis ke “estis nesufiĉa reagkapablo en la starigo de novaj reguloj aprobitaj por plibonigi la agadon de la socialista entrepreno. Oni ĉiam pridubigas la obstaklojn, kiuj limigas tiun mastrumadon.”

Aliflanke, li rimarkigis, “ni iompostiome ekpaŝis por anstataŭigi administrajn mekanismojn kaj uzi financajn kaj ekonomiajn manierojn, sed ankoraŭ oni ne profitas ĉiujn  eblecojn kaj malrapidiĝas la produktivaj ĉenigoj kun la turismo, fremdaj investoj kaj ne ŝtata sektoro”.

La prezidento emfazis ke ni “bezonas plenumi ĉiujn aprobitajn decidojn kaj evidentigi la plenumeblon, la sukceson de la ŝtata entrepreno kiel esenca organo de la ekonomio”.

Li substrekis ke la prioritataj gvidlinioj estas atenti la municipan memprovizon, la kampanjon pri sukerkana plantado kaj la sukera zafro; fortigi subtenon al turismo, multobligi la rilatojn universitato-mastrumado, la loĝej-programo; daŭrigi la batalon kontraŭ ŝtelado de brulaĵoj, kaj pli profiti la potencialojn de la elektronika regado flanke de la entreprenista sektoro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up