Kubo: komerco en forta valuto pozitive evoluas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-07 07:48:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alejandro Gil, vicunua ministro kaj ministro de ekonomio kaj planado

Havano, feb 7 (RHK) Alejandro Gil Fernández, vicunua ministro kaj ministro de ekonomio kaj planado, esprimis ke la decidoj pri komercado en forta valuto havis pozitivan evoluon.

Dum televida programo Ronda Tablo, kaj en ĉeesto de la vicprezidento de la respubliko, Salvador Valdéz, la ministro asertis ke la celoj de tiuj ĉi decidoj estas plenumataj, kaj la ĉefa indikilo de ties efiko estas la mendoj ekzistantaj.

Li aldonis ke temas pri decido kiu estas bonefika por la loĝantaro, sendepende de tio ke ne ĉiuj povas aĉeti tiujn produktojn, pro la fakto ke eniro de fortaj valutoj kaj danke al la socia distribuo de la kuba sistemo, la distribuo okazas egalece al la tuta civitanaro tra la ŝtata buĝeto. 

Gil Fernández aldonis ke la decido estas valora, tamen, oni devas ankoraŭ plibonigi ĝian efektiviĝon kaj oni alpaŝas por ke la nacia industrio partoprenu kiel provizanto en tiu ĉi komercado, kio ebligos havi taŭgan oferton de produktoj.

La komercado en forta valuto pli ampleksiĝis al aliaj produktoj altvaloraj kiel aŭtomobiloj kaj ties pecoj, ankaŭ elektraj generatoroj, sun-generatoroj por akvovarmigo, kaj aliaj.

Li memorigis ke tiu ĉi paŝo apartenas al grupo de regulaĵoj por impulsi la evoluon de la landa ekonomio, procezo iompostioma, konstanta kaj daŭra, ĉiam observata.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up