La sekretariino pri komerco de Usono vizitos Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-29 09:16:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Inter la 6-a kaj 7-a de oktobro, Penny Pritzker, sekretariino pri komerco de Usono restos en Kubo por pritrakti temojn koncerne al la normaligo de rilatoj inter la du landoj kaj fleksigo de la komercaj limigoj, kio estis anoncite de Washington de antaŭ unu semajno.

La vojaĝo de Pritzker estos la dua plenumata de ministeria membro de la administracio usona al la insulo, depost la vizito de la ŝtata sekretario, John Kerry, en aŭgusto por partopreni la malfermon de la usona ambasadejo en Kubo.

Dum sia vizito, Penny Pritzker renkontiĝos kun altrangaj funkciuloj de la kuba registaro kaj kunprezidos la dialogon reguligan inter la du landoj, per kiu la reprezentantoj de trezoro kaj komerco priskribos la “ĵusajn transformojn faritajn rilate al la normoj pri vojaĝoj, komerca interŝanĝo kaj financaj transakcioj” rilate al la kariba insulo.

La celo estas atingi rezultojn je mallonga tempolimo pri temoj kiuj permesas tian interkonsenton, dum oni ellasas por posta momento la plej komplikajn obstaklojn, kiel la embargo (sieĝo) aŭ la teritorio de la militbazo kontraŭleĝe okupata de Usono  ĉe la haveno de Guantánamo, oriente de Kubo.

“La usonaj funkciuloj ankaŭ estos informitaj de siaj kubaj homologoj pri la strukturo kaj situacio de la kuba ekonomio, inkluzive de la ne publika sektoro”, aldonis komuniko de la departemento de komerco.

Washington anoncis la 18-an de septembro novan fleksigon de la obstakloj al vojaĝoj kaj komerco kun Kubo, kio inkluzivas la rajtigon,  sub konkretaj kondiĉoj, oferti servojn de telekomunikado kaj malfermi bankokontojn kaj negocojn.

La procezo de proksimiĝo komencita en decembro 2014 flanke de la prezidentoj Barack Obama kaj Raúl Castro, rezultigis la restarigon de rilatoj diplomatiaj inter la du landoj, rompitaj ekde 1961.

La respektivaj prezidentoj  koincidis en Nov-Jorko, okaze de la ĝenerala asembleo de UN, kaj estis anoncite ke ĉi-marde ili renkontiĝos por la dua fojo depost la anonco pri la procezo por normaligi la reciprokajn rilatojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up